Observatoire élf

Observejo "Ekonomiko Lingvoj Trejnado"

Observatoire «économie langues formation» (élf)
 
 
 

Esplorkampo je la kruciĝo inter tri temaroj

La esplorkampo de la Observejo “économie langues formation” (ekonomiko, lingvoj, trejnado) baziĝas sur la nocio de lingva diverseco. La administrado de la lingva diverseco estas fakte unu el la plej gravaj problemtemoj en nuntempaj socioj.

Ekonomiko gravas pro tri kialoj. Unue, la ekonomiaj procezoj influas la reciprokan pozicion de lingvoj kaj ilian rolon en la socio; tio okazas, ekzemple, per la procezoj de dinamiko de lingvoj. Due, lingvoj influas ekonomion, ekzemple ĉar ili estas formo de investo en homan kapitalon. Trie, la administrado de la diverseco necesas komparadon de la avantaĝoj kaj la malavantaĝoj de pluraj alternativoj: ankaŭ ĉi-kaze temas pri tipa ekonomika rezonado.

Kiel ĉiu formo de publika politiko, ankaŭ la administrado de la lingva diverseco agas per pluraj kanaloj kaj uzas plurajn analizmetodojn. Inter aliaj, edukado havas tre gravan rolon. Fakte, plejmulte de la agado de la Ŝtatoj pri la administrado de la lingvodiverseco realiĝas per edukado. Ofte, estas precize per investo en edukadon, ke la individuoj kaj la entreprenoj klopodas trovi respondon al la defioj estigitaj de la diverseco en la socio.

Sekvas, ke la tri vortoj “ekonomiko”, “lingvoj” kaj “edukado” intime rilatas unu al la alia. La rilatoj inter ili iĝas pli kaj pli gravaj ĉar la lingvodiverseco iĝas pli kaj pli videbla en nuntempaj socioj. La Observejo élf estis starigita por kontribui al la studado de tiuj ĉi multflankaj kaj kompleksaj rilatoj.

 

Celoj kaj strukturo de la Observejo

La Observejo élf stariĝis en aŭtuno 2003, dank'al la financa subteno de la Rektoro de la Universitato de Ĝenevo. Ĝia ĉefa misio estas kontribui al la instruado kaj al la esplorado pri la rilatoj inter ekonomiko, lingvoj kaj edukado. Grava tasko de élf estos progresigi la ilojn por administradi la lingvan diversecon. Longtempe, la Observejo celas esti agnoskita kiel rimedo kaj kiel centro de kompetentecoj pri la administrado de la lingva diverseco.

La temokampo de élf necese rilatas al pluraj studfakoj. La Observejo volas do subteni la progresigon de tiuj kompetentecoj kiuj estas bezonataj al interfaka labormetodo. La Observejo celas ankaŭ fariĝi punkto de kontakto inter la Lernejo por tradukistoj kaj interpretistoj (ETI) kaj la aliaj Fakultatoj de la Universitato, kaj inter ETI kaj la aliaj institutoj ligataj al la Universitato.

La Observejo celas ankaŭ partopreni en la akademia evoluigo ĝenerale nomata “internacia Ĝenevo”, specife rilate al la Nacia Centro de Kompetentecoj starigita de la Svisa federala registaro en printempo 2005.

Pri la agado de élf respondecas profesoro. La rimedoj de élf konsistas en unu duontempa posteno de esplorasistanto. Ĝis nun, tiuj ĉi du personoj estas anoj de la Observejo. Ĉiukaze, la Observejo povas gastigi universitatajn esploristojn dum limigitaj periodoj kiel parton de specifaj esplorprojektoj. Fine, la Observejanoj havas normalajn scienckontaktojn kun aliaj kolegoj en la mondo. Ĉi-lastaj povas iĝi korespondantoj de élf.

 

Agado

La financaj rimedoj de élf konsistas en unu duontempa posteno. Sekve, en tiu ĉi momento, élf ĉefe celas subteni la sciencajn aktivecojn de siaj anoj en la sekvaj kampoj:

  • Progresigo (aŭ subteno al la progresigo) de projektoj kiuj celas proponi interfakan trejnadon pri la administrado de la lingva diverseco, en Ĝenevo aŭ en la regiono de la lago Lemano.
  • Redaktado kaj publikigo de sciencaj verkoj.
  • Prepari, proponi kaj eventuale realigi esplorprojektojn, kaj sendepende kaj kunlaborante kun aliaj universitatoj, aŭ kun aliaj unuoj ene de la Universitato de Ĝenevo.
  • Proponi kompetentecojn pri la administrado de la diverseco, ĉefe rilate al la projektado, evoluigo kaj taksado de lingvaj kaj kulturaj politikoj.
  • Organizi sciencajn renkontiĝojn kaj seminariojn, kaj partopreni en internaciaj sciencaj konferencoj.
  • Havi regulan kunlaboradon kun aliaj fakuloj pere de komunaj projektoj, de kunaj eldonaĵoj, de laborvizitoj, ktp.