Français | Imprimer cette page

5 October 2009

Esperanto kiel parto de kompleksaj lingvopolitikaj


Parolado de prof. François Grin okaze de la reinaǔguro de la tabulo memore al L.L. Zamenhof en Ĝenevo, strato Vieux-Collège 12, la 28an de aǔgusto 2009.


Sinjoro Urbestro, Gesinjoroj,

Kiam komence de la somero mi ricevis la inviton por diri kelkajn vortojn okaze de la reinstalo de la tabulo, kiu memorigas la restadon de L.L. Zamenhof en nia urbo, mi estis iomete surprizita. Unue ĉar ĝis nun mi malatentis la ekziston de tabulo en Ĝenevo, kiu memorigas la restadon de la fondinto de Esperanto, sed precipe ĉar mi estas nenia specialisto de Esperanto. Bedaǔrinde mi ne parolas tiun lingvon, mi ankaǔ ne estas ano de iu esperantista klubo, kaj mia unua reago estis diri, ke ekzistas homoj multe pli taǔgaj ol mi por interveni en tiu okazo.

Sed la organizantoj tamen vidis sencon, ke mi diru kelkajn vortojn. Se la kelkaj pensoj, kiujn mi volas dividi kun vi, ne rilatas la vivon de Zamenhof, nek Esperanton mem, ili ja koncernas la kontribuon de Esperanto, kiun ĝi povus fari en la solvado de gravaj demandoj sur la kampoj socia, politika kaj eĉ ekonomia.

Mi do ŝatus diri al vi kelkajn vortojn pri Esperanto, sed sub la aspekto de la lingvopolitiko.

Unue: La lingvopolitiko estas la vasta kampo, sur kiu oni pripensadas kaj agadas ekzemple rilate al la protektado de la minacataj lingvoj kiel la romanĉa aǔ la gaela en Irlando.

Due: Ĝi estas ankaǔ la kampo, kiu tuŝas la debaton de la lingvoinstruado: kiu(j) lingvo(j) estu instruataj en la lernejaj sistemoj ? Kaj inter ili kiuj lingvEn tuta romanda Svislando la elekto estas klara: unue la germana kaj poste la angla. Sed tio ne estas klara en certaj kantonoj de alemana Svislando, kie oni decidis unue elekti la anglan lingvon.

Trie: La lingvopolitiko okupiĝas ankaǔ pri tiaj demandoj kiel apliki lingvojn por la komunikado en organismoj plurlingvaj. Tuj oni pensas, kompreneble, pri Eǔropa Unio kun ĝiaj 27 membroj kaj 23 oficialaj lingvoj: temas pri problemo, kiu nomiĝas multlingva komunikado.

Ĝuste vide al la ĉi-lasta punkto Esperanto estas interesa por konsideri – ne en la senco de unika kaj totala solvo, sed kiel ekstreme utila elemento de solvo.

En la diskuto pri multlingva komunikado estas efektive konsiderataj ĝenerale tri solvo-proponoj:

Unua: Traduki kaj interpreti komplete kaj ĉiurilate. Tio estas ebla, sed sufiĉe peza afero. En iuj cirkonstancoj temas pri brila solvo, en aliaj ĝi malfaciligas kaj bremsas la komunikadon (ekzemple la funkciadon de malgrandaj laborgrupoj).

Due: Instigi la homojn fariĝi multlingvaj. Ĉi tiu ideo estas brila, sed se ĝi funkcias, en principo, en la kunteksto kie ne estas uzataj tro da lingvoj (kiel ekzemple en la svisa federacia administracio de Berno), tiu solvopropono estas nesufiĉa kiam oni havas multajn lingvojn (kiel en la eǔropaj institucioj de Bruselo). Estas neeviteble, ke la homoj volas „graviti“ al malgranda nombro de lingvoj, kaj tio necese kaǔzas, ke ĉiuj aliaj lingvoj estas puŝitaj al la dua rango. Temas pri centripeta procezo: ĉi tiu gravita movo finiĝas per privilegio de unu sola lingvo, malavantaĝe por ĉiuj aliaj.

Trie: Tial oni emas al ĉi-tiu tria solvo: utiligi nur unu solan lingvon, pli precize la anglan. Nu oni ja scias, ke ĉi tio signifas, eble paradokse, tre karan solvon, ĉar ĝi devigas pli ol 90 procentojn de la homaro, kaj 84 procentojn de la Eǔropa Unio, investi multan tempon kaj monon en la lernado de malfacila lingvo. La solaj, kiuj vere profitas, estas tiuj, kies gepatra lingvo ĝi estas. Kiel ili ŝparas ? Ne lernante fremdlingvojn ! Kaj ili povas permesi al si tion, ĉar estas la aliaj, kiuj fortostreĉas kaj foruziĝas por ili. Grandbritio ŝparas miliardojn da eǔroj ĉiujare, ĉar oni ne plu serioze klopodas por lerni fremdlingvojn, krom en la kazo de tre mallarĝa elito.

Mi volas emfazi, ke la problemo ne estas la angla lingvo mem. La situacio estus la sama, se ne temus pri la angla, sed pri la franca, la estona aǔ la kirgiza, kiuj troviĝus en superrega pozicio. La vera problemo do estas la lingva hegemonio, sendepende de la lingvo aǔ la profito, kiun ĝi generas.

Nu kion fari ? Mi kredas (kaj cetere en tiu direkto orientiĝas la plej aktuala evoluo de la sciencaj esploroj pri la temo), ke necesas lerni trakti la kompleksajn lingvopolitikojn, kiuj kombinas plurajn strategiojn: a) kompreneble la lernadon de fremdlingvoj; b) la tradukadon kaj interpretadon tie kie ĝi estas necesa; c) ankaǔ lingvon kiel la angla, sed evitante superregan pozicion; ĉ) la evoluon nomatan „interkompreniĝo“ (tio signifas legi kaj kompreni la lingvon de la alia sen devigo de parola aǔ skriba scipovo), kaj, kun tiuj diversaj rimedoj, d) ankaǔ Esperanton,

Esperanto do partoprenas en kompleksa strategio, kiu estas adaptenda al la diverseco de la situacioj de la komunikado. Ĉe Esperanto temas pri lingvo, kiu posedas konsiderindajn atutojn: lernfacilecon, sistemimanentan flekseblecon kaj ĉefe la fakton, ke ĝi ebligas veran egalecon inter la parolantoj de diversaj lingvoj. Ĉi tiu egaleco eble ne estas perfekta (ĉar ekzemple la vortaro de Esperanto baziĝas precipe sur la latinidaj lingvoj), sed tiu ĉi egaleco de Esperanto estas multe pli vasta ol ĉe iu ajn alia lingvo.

Ĉio tio havas apartan gravecon por Ĝenevo kiel internacia urbo. Esti internacia urbo ne signifas, ke oni devas ĉion simple fari en la angla. Esti internacia urbo signifas esti multlingva urbo. Kaj kiel oni vidas, subteninda multlingvismo kondiĉigas kompleksajn lingvopolitikojn, kiuj konformas samtempe al pluraj strategioj. Kaj inter tiuj strategioj certe ekzistas loko por Esperanto, kiun Ludoviko Lazaro Zamenhof lanĉis antaǔ proksimume 120 jaroj.


 

Novaĵoj

separation line
DYLAN Project Booklet
20 ans de Babylonia
Semaine de la langue française et de la Francophonie 2012
Forum mondial de la langue française
Langue, économie et mondialisation
Actes du 1er colloque international sur les perspectives du plurilinguisme en Europe.
Re-Bel initiative: E-book 11: The linguistic territoriality principle: right violation or parity of esteem?
Translator status in the European Union
“Le multilinguisme au sein des organisations internationales: quels investissements pour quels objectifs ?”
Journée d'étude "Orthographe : koi de 9 ?"
L'évaluation des politiques linguistiques
"Lingua Franca: Chimera or Reality" European Commission DG Translation. Studies on translation and multilingualism.
Parution de "Langue, économie, entreprise. Gérer les échanges" aux Presses Sorbonne Nouvelle
Nouvelle parution de Télescope : Les politiques d'aménagement linguistique : un tour d'horizon
Semaine de la langue française et de la francophonie 2011
Book release: The Economics of the Multilingual Workplace
Colloque "Langue, économie et mondialisation"
Translation and the Dynamics of Multilingualism
Attitudes envers l'alterité culturelle: mesure et priorités pour les politiques d'intégration
Bilinguisme et stratégies de recrutement
Managing Languages in Academia: Pointers from Education Economics and Language Economics
Les linguistes face à l'économie vs l'économie des langues
The Economic Value of Multilingualism: Private, Social and Macroeconomic Perspectives
L'intercompréhension comme stratégie de politique linguistique
Productivité de l’entreprise et maîtrise des langues : celles qui comptent ne sont pas celles que vous croyez
Esperanto kiel parto de kompleksaj lingvopolitikaj
Le français dans l'enseignement universitaire et dans la recherche scientifique.
S'entendre entre langues voisines : vers l'intercompréhension.